Tutto è numero – Esperanto

Festivalo de Ludoj kaj Kulturo Matematikaj

“Tutto è numero” (Ĉio estas Nombro) estas la jam tradicia rendevuo lud-matematika en la belega kadro de Caldé, kiu ne malĝuste estas nomita la Portofino de la Lako Maĝĝore.

Iu neperdebla okazo de kunveno por matematikistoj, esploristoj, pasiiĝintoj, lernejanoj, familioj kaj geamikoj.

“Tutto è numero” estas:

  • la trejniĝo por la internaciaj finaloj de la Ĉampionadoj de Matematikaj Ludoj, kiuj en Italujo estas organizataj far la Centro Pristem de la Universitato Bokkoni de Milano;
  • agrabla ferio ĉe la lakbordo (litere), kie vi povos koni multajn pasiiĝintojn pri matematiko en malformala etoso; spertuloj kaj interesiĝantoj trovos fruktodonan terenon de interŝanĝo;
  • kultura okazo por tiuj kiuj konsideras matematikon nur kiel lernofakon enuigan, nekompreneblan aŭ eĉ malutila: la festivalo proponas manieron novan, ludan kaj stimulan por alproksimiĝi al tiu lernofako;
  • momento de renokontiĝo de ĉiuj “helbluaj t-ĉemizoj de Caldé” (anoj de la italaj naciteamoj ekde 2001 venintaj al Caldé).

En la programo:

  • Trejniĝoj, kursoj kaj turniroj de matematikaj ludoj
  • Larĝa propono de abstraktaj ludoj (ŝako, goo, othello, awéléo, ĉina damo, ktp)
  • Prelegoj kaj laborgrupoj pri matematika kulturo
  • Kaj plu alio…